Historie la homaro uzis – kaj ankoraŭ uzas – lingvojn naciajn por interparoli internacie. Tio funkcias por kompreno, sed ĝi kunportas malbonajn efikojn, kreante maljustan kaj subpremigan medion. Nia socio bezonas lingvon internacian. Tian, kiun alproprigus al si neniu nacio, sed kiu estus neŭtrala kaj facile lernebla de ĉiuj homoj el ĉiuj landoj.
Kiam ajn homoj uzas nacian lingvon por interparoli, akiras avantaĝon tiu nacio, al kiu apartenas la lingvo. Tiu avantaĝo ne montriĝos en duopoj kaj malgrandaj grupoj, sed jes en grandaj komunumoj. Kune kun ĉiu lingvo, al kiu ligiĝas iu nacio aŭ lando, disvolviĝos man-en-mane la kulturo, povo, kaj politika graveco de tiu nacio aŭ lando. Tiam, utiligante la lingvon en ĉiu internacia agado, oni helpas al ties kulturo disvolviĝi, malhelpe al kulturoj aliaj. La efikojn videblas jam ĉirkaŭ ni.
Nuntempe, la plejmulte internacie uzata nacia lingvo estas la angla. Preskaŭ ĉiuj ĝin konas, kaj multaj estas devigataj ĝin lerni. Ofte la devigo estas implicita; ekzemple, la angla estas la lingvo uzata ĉe komputiloj. Plejpartaj programlingvoj konstruiĝis de anglaj vortoj; plejpartaj klavaroj surhavas anglajn alfabeton kaj etikedojn; programaj fasadoj, dokumentoj, kaj protokoloj estas unue skribitaj angle. Se oni do renkontas komputilojn, oni apenaŭ povas eviti la anglan; kaj oni ja apenaŭ povas eviti komputilojn hodiaŭ (en landoj bonfartaj).
Malfeliĉe, ankaŭ ekzistas ekzemploj de malimplicita devigo. En Ĉeĥujo, la angla estas nepra parto de la lernoplanoj en ŝtataj bazlernejoj. Por ke la studento akiru bazan scion en tiu lando, li do devas scii ne nur la ĉeĥan lingvon, sed nepre ankaŭ lingvon de tute aliaj landoj – kvankam tiuj landoj estas malproksimaj, kaj ne plejforte rilataj al Ĉeĥujo. Kompreneble, la ĉeĥa altenas pli da tempo kaj atento en lernejo, sed dum proksimume ses jaroj, la anglan necesas studi.
La angla hejmas en kelkaj landoj, sed plej fame en Britujo kaj Usono (kiuj estas ambaŭ grandaj kaj potencaj). Tiuj landoj rekte profitas de la populareco de sia lingvo. Ties landanoj dekomence kapablas interkompreniĝi tra la mondo, kaj estas facile alireblaj al la ceteraj, ĉar tiuj jam kapablas en tie ĝuste komuniki; vizitado kaj loĝado en tie fariĝas pli plaĉa por ĉiuj. Al fremdaj firmaoj fariĝas facile komuniki kun la lokaj; al studentoj de la lingvo (do foje ĉiuj studentoj de iu lando alia) fariĝas oportune tien vojaĝi por lerni elfonte.
Ankaŭ internaj okazaĵoj landaj mem fariĝas multe pli atingeblaj al la ekstera mondo. Ĉar ĉio estas en la nacia lingvo – la angla – aliaj nacioj ĝin povas pli facile kompreni, kaj nature pli interesiĝas pri ĝi. Fariĝas facilege observi la politikaĵojn de Britujo kaj Usono; spekti ties filmojn; legi ties librojn; sorbi ties kulturon kaj komuniki kun ties civitanoj.
Ĉar la kulturo de tiuj landoj estas atingebla al ĉiuj, ĝi ĉien rapide disvolviĝas. Ĝi fariĝas fama, bone konata, kaj finfine kutima – kaj en spaco internacia, kaj ene de aliaj nacioj. Interretaj diskutejoj kaj ludoj norme uzas la anglan lingvon. Tio donas avantaĝon al ties parolantoj kaj ilia kulturo. La retlokoj ofte festas oficiale Halovenon kaj Kristnaskon en stilo usona, kaj oni ofte priparolas la kulturaĵojn de tiaj landoj, multe pli ol tiujn de landoj aliaj. Nacia kulturo tiel fariĝas la kulturo de internacia loko – alivorte: la internacia loko malinternaciiĝas.
En la tuŝebla mondo, la sama afero ripetiĝas. Homoj spektas kaj priparolas tre ofte usonajn filmojn kaj televid-seriojn. Aŭskultante la radion, aŭdeblas plejparte aŭ kantoj en la nacia lingvo, aŭ kantoj en la angla. (Eĉ muzikistoj neanglalingvaj ofte verkas angle, ĉar tiel fari estas pli oportune.) Aĉetante surhavaĵojn, oni trovos multegon da ĉemizoj kun anglaj skribaĵoj. Vojaĝante per publika urba transporto, oni legos etikedojn en la nacia lingvo, kaj tre eble ankaŭ en la angla.
Neniuj aliaj landoj havas tian grandan avantaĝon. Ili povas uzigi kaj disvastigi siajn naciajn lingvojn en si mem, sed la cetero de la mondo preferos lerni la anglan, ĉar ĝi ja estas multe pli oportuna, kaj multaj jam tion faras. La lingvo kaj kulturo de tiuj landoj grandparte ĉesas disvolviĝi je la landlimoj. Fariĝas maloportune traduki la verkojn kaj alĝustiĝi al la lingvo, kompare al la anglalingva kulturo.
La angla fariĝas pli kaj pli potenca, kaj kune kun ĝi la anglalingvaj landoj kaj kulturo. Male, la cetero estas subigata de tiuj. Se oni ne cedus al la angla superiĝo, kaj anstataŭe subtenus sian lingvon nacian, aŭ aliajn lingvojn ne tiom disvastiĝintajn, oni ja povus haltigi tion, kaj disrompi la lingvan kaj kulturan subpremadon. Sed perdante lingvon de tutmonda kompreno, oni ja ankaŭ perdas tutmondan komprenon. Tial ni bezonas internacian lingvon.
Kun internacia lingvo, homoj ankoraŭ povus facile interkompreniĝi – probable eĉ pli facile, ol kun la angla, ĉar lingvoj internaciaj, kiel Esperanto, sukcese celas esti pli simplaj kaj facile lerneblaj. Tamen, ĉar la lingvo apartenus al neniu nacio, ankaŭ neniu nacio ekhavus avantaĝon super la aliaj; nenies lingvo nacia fariĝus la normo – male, ĉiuj nacioj starus egalaj antaŭ la lingvo internacia. Tial estas grave, ke ni subtenu lingvon internacian.