Tiriftejo

Pri mi | Verkoj | Kontakto
Eseoj | Kantoj | Artikoloj

Nomoj por prisekse eksternormaj

(Publikigita je 2018-01-08)

Interrete mi plurfoje vidis mallongigon »GLAT«; miaopinie ĝi estas malbona elektaĵo. Unuavice: Kial oni volus paroli ĝuste pri »gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj«? Temas ja pri tre diversaj trajtoj; la unuaj tri nomas kutime apartajn seksemojn, kaj la kvara nomas certan sinsenton. Kial oni volus paroli ĝuste pri tiaj homoj; kiun komunan trajton tiaj homoj havas? Ili eksteras la kutimajn normojn kaj atendojn rilatajn al sekso laŭ socio.

Miasente oni parolas pri tiaj homoj ne ĉar oni volas aparte nomi ĉiun grupon kaj ties anojn, sed ĉar oni volas nomi ĉiujn, kiuj apartenas al malplimulto, kaj pro siaj sentoj kaj ecoj rilataj al sekso ili ofte renkontas malfacilaĵojn. Kial volus samseksemuloj grupiĝi kun transseksuloj? Eble ĉar ili travivas aferojn iel tre similajn, kaj povas ilin trairi kune. Pri kiuj homoj precize temas? Pri samseksemuloj, ambaŭseksemuloj, kaj transseksemuloj. Kaj ĉu ne temas pri ĉiaseksemuloj, neniaseksemuloj, kaj interseksuloj? Kaj ĉu plu ne ekzistas aliaj grupoj, kiuj same gravas kaj priparolindas?

Parolante pri diversaj grupoj kun komuna trajto, estas plej bone nomi ilin per tiu komuna trajto, kaj ne per listigo. Oni povus diri »katoj, hundoj, fiŝoj, kaj papagoj«, sed estas pli bone diri »hejmbestoj«, ĉar tiel oni ĝuste esprimas la ĉefan ideon, neniun ellasante el la listo, kiun la komuntrajta nomo mem plej bone implicas. Tia nomo ankaŭ ofte pli bonus ol la mallongigo »GLAT«. Sed ĉu ni havas taŭgan vorton, kiu bone esprimus la ideon?

Kviroj

Jam renkontis mi la vorton »kviro«, prenitan de la angla »queer«. ReVo ĝin difinas jene: »Iu, kiu apartenas al grupo kun seksa konduto aŭ identeco, kiu ne konformas al la konvenciaj aliseksemaj normoj, supozoj ktp«. Ankaŭ Vikipedio enhavas artikolon pri la vorto, kiu ĝenerale subtenas tiun difinon. Kvankam mi malopinias Vikipedion dependebla fonto de taŭgaj nomoj, ambaŭ retejoj indikas, ke la vorto ja havas iom da uzo, kaj tiu priskribas ĝuste la ideon kiu miasente ofte kaŝiĝas sub »GLAT«. (Ankaŭ la fonta lingvo – la angla – enhavas la vorton kun sama aŭ tre simila nuntempa signifo.)

Neniel estas mi specialisto pri »homoj ekster la kutimaj normoj kaj atendoj rilataj al sekso laŭ socio«, sed ŝajnas al mi, ke »kviro« ĝuste tion signifas, kaj se tio veras, tiuokaze mi devas rekomendi ĝin. Certe estus plej bone uzi kunmetaĵon, por eviti senbezonan pligrandigadon de la esperanta radikaro, sed mi malsukcesis trovi simplan nomon por tiel malsimpla signifo; tial »kviro«.

(Laŭ Vikipedio la vorto havas iom malaltigan historian signifon en la fonta angla lingvo. Feliĉe, Esperanto ne transprenas kun ĉiu vorto ĉiun ĝian signifon, kaj tute ne tutan ĝian historion. Vikipedio plue mencias la elektindon de la vorto por certaj politikoj kaj idearoj. Daŭra uzado de la vorto ja povas ŝanĝi ĝian signifon de la simpla (nuna ReVa) al pli malsimpla kun diversaj subligoj kaj signifaj nuancoj. Tio tamen dependas de ni, kaj de tio ĉu grand-plejmulto volos vortojn simplajn kaj facile kompreneblajn aŭ ne.)

TAS

La deveno de »GLAT« al mi ŝajnas esti la angla mallongigo »LGBT«. (Mi menciu, ke al tiu fojfoje aldoniĝas novaj literoj por inkluzivi pliajn grupojn de homoj – pro limigoj de listaj nomoj.) Ŝajne oni decidis tiun pli-malpli laŭvorte traduki al Esperanto. Mi ne trovas la tradukon bona.

»Ambaŭseksemulo« kaj »transseksulo« estas bonaj kunmetaĵoj. Ĉiu povas facile kompreni la signifon; la vortoj estas (miaopinie) ankaŭ tre bone kaj ekzemple »esperantaj«. En ĝuste sama maniero esprimas sian ideon la vorto »samseksemulo«. Sed ial oni decidis, ke estus pli bone uzi du apartajn vortojn, kontraŭ stilo de la aliaj. Eble ĝi pensis, ke se la angla uzas du vortojn, ankaŭ Esperanto pli bone uzu du vortojn.

Trovas mi neniun bezonon elekti la stil-rompajn vortojn »gejo« kaj »lesbo«. Se oni volus eviti la kunmetan stilon, oni farus samon pri »ambaŭseksemuloj«. Iu proponis al mi, ke eble oni volas reteni la rekoneblecon de la angla »LGBT«, kiu estas iome konata tra la mondo. Tiuokaze oni povus uzi »LGBT«, ĉar »GLAT« retenas tiun rekoneblecon nur ĉar ĝi estas samsignifa mallongigo, same kiel retenus ĝin unustila mallongigo – ekzemple »TAS« (Transseksuloj, Ambaŭseksemuloj, kaj Samseksemuloj). (»SAT« jam uziĝas por alia afero.)

Fine, okaze de neniu grava problemo (pri kiu min bonvolu sciigi), mi atentigas la vorton »kviro« al vi. Se vi tamen preferas uzi mallongigon, mi atentigas la mallongigon »TAS« al vi. Kelkaj diras, ke »GLAT« jam enradikiĝis kaj estus tre malfacile ĝin anstataŭigi per alia mallongigo. Nu, se tio veras, kaj oni ne disponas tian forton, per kia ĥo-fobio minacas nian dekunuan literon, espereble oni almenaŭ faros mallongigojn estontajn pli ĝentile.

(Kaj se vi timas perdi la vorton »GLAT-ulo«… ne timu.)
Tasulo (taso kun kruroj, vizaĝo, kaj koloroj de la transseksula flago)
Bildo »Tasulo« fare de Tirifto kunhaveblas sub kondiĉoj de la permesilo »Licence Art Libre 1.3«.
(Ŝanĝado permesiĝas. Kunhavu kune kun la permesilo, nomoj de aŭtoroj, kaj (ligilo al) la originalo.)